Описание
APERo: KIO ĜI ESTAS? Ĝeneralaj informoj
AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI).
Ĝi pasas unufoje jare, kaj estas dediĉita al la naskiĝtago de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995.
APERo ne estas kursaro de Esperanto aŭ trejnejo de movadanoj! APERo nur kreas klerig-distran medion por nature kaj libervole paroli en Esperanto ene de amika rondo.
CELOJ:
- kreo de medio por natura ĉiukiala uzado de Esperanto,
- paroligo de novuloj kaj adaptigo de ili al Esperanto-medio,
- firmigo de Esperanto-komunumo per alloga interagado,
- aktivado kaj ripozo en amika kaj ĝojiga E-etoso.
CELGRUPO:
kursanoj de ajnnivelaj Esperanto-kursoj,
memlernantoj de Esperanto, aspirantaj la lingvan praktikon
NEMALHAVEBLAJ KONTRIBUANTOJ:
- esperantistoj, kontribuantaj al la kleriga kaj distra programo;
- ĉiuj bonparolantaj esperantistoj.
MALRAJTAS PARTOPRENI:
- esperantistoj, kiuj transiras de Eo al alia lingvo, komunikiĝante kun APERO-partoprenantoj;
- etos-rompantoj, klaĉuloj kaj malsimpatiantoj al Esperanto, MEA MASI, ĝia agado kaj ĝiaj membroj;
- homoj, ne aliĝintaj anticipe kaj ne ricevintaj konfirmon de la organizantoj pri sia partopreno.
LINGVA DISCIPLINO
estas sindevigo paroli dum la aranĝo kun APERO-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur Esperante. E-neparolantoj traktu la aranĝon kiel trejnadon pri vivo de mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en Eo.
PROGRAMO kaj TEMO
La programo estas farata de ĉiuj venintaj aliĝintoj. La temo de ajna APERo estas traktata plej vaste. Eblas diversmaniere prezenti aŭ priludi ĝin. La temo estas nur la preteksto por nia kreemo!
DAŬRO kaj LOKO
APERo kutime pasas dum 3-4 diurnoj kaj ĉiam okazas Apudmoskve. Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas - por la tuta periodo. La organizantoj serĉas plej malmultekostajn loĝkondiĉojn, zorgante pri partoprenantoj de ĉiuj enspez-niveloj. Homoj, kiuj preferas pli bonajn loĝkondiĉojn, devas anonci tion anticipe.
ALIĜO
Por aliĝi bezonatas nepre plenigi la Aliĝilon kaj ĝiri antaŭpagon al la MASI-karto de Sber. La aliĝperiodo finiĝas semajnon antaŭ komenco de la aranĝo. La homoj, venantaj gaste (sen manĝado kaj loĝado), pagas simbolan monsumon por ĉiu tago. Pri nealiĝintoj kaj neantaŭpagintoj la organozantoj ne zorgos.
Ĉiu APERO-partoprenanto devas konfirmi konatiĝon kaj konsenton kun tiuj ĉi reguloj, plenumante la Aliĝilon.
Koran dankon pro via disciplinemo!
Aperu esperantemaj, gajaj kaj bonhumoraj! Persvadu partopreni novulojn!
BONVENON!!!